Peto pri financa helpo por la Fondaĵo MONA

"Renato Corsetti [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Sat, 26 May 2018 19:32:07 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=ZqfK7F46xsoYJ9k7WpfAtcTG40tKW=0w2uXGjETfGqdg@mail.gmail.com>
Ni provas disvastigi Esperanton tra la arablingvaj landoj kaj ni iom
sukcesas. Vidu www.esperanto.net/ar/ .Ni bezonas monon nun ankaŭ por igi
junan sirian esperantisto partopreni la TEJO-kongreso.

Se vi povas ion donaci, ni estos dankaj.

Komisiono MONA

*Komisiono de UEA 'Meza Oriento kaj Norda Afriko'*


*Ĉu vi volas la disvastigon de Esperanto *

*en Meza Oriento kaj Norda Afriko?*


Temas pri problema regiono, en kiu estas malpacoj diversspecaj, kaj tie
Esperanto kaj justaj internaciaj rilatoj per Esperanto povus helpi pli ol
en aliaj mondopartoj.


En la lasta jardeko ni atingis kelkajn rezultojn (vidu la paĝaron
*www.esperanto.net/ar/
<http://www.espernato.net/ar/>* , la serion de niaj Mezorientaj Kunvenoj,
la lernolibron en la araba, ktp.) sed la situacio de la parolantoj de
Esperanto en tiu regiono restas tre malforta laŭ la nombro de la parolantoj.


Ni volas daŭrigi nian retan anoncadon en tiu regiono kaj ni volas venigi
junajn homojn el tiu regiono al internaciaj Esperanto-aranĝoj.


UEA starigis la Fondaĵon MONA kaj nun ni bezonas helpon de unuopaj
esperantistoj, kiuj pensas, ke ni semu kaj semu konstante. Sendu vian
esencan eĉ se malgrandan kontribuon al la konto “arabio” ĉe UEA.
Pagmanieroj en *http://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj
<http://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj>* . Indiku “por arabio”.


Dankon!


-- 

*~~~**Renato Corsetti, [email protected]
<[email protected]>  *