KIEL ENMOVADIGI LA ESPERANTO-LERNANTOJN DE DUOLINGVO?

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Wed, 13 Jun 2018 13:48:58 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo 
<https://www.duolingo.com/>. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili 
eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne 
sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun 
esperantistoj en siaj loĝurboj.

Pro tio UEA fariĝis partnero de Duolingvo. UEA helpos trovi 
evento-gastigantojn, kiuj jam bone konas Esperanton, kaj Duolingo 
prizorgos invitojn al tiaj lokaj eventoj por lernantoj, kiuj iom 
progresis en la Esperanto-kurso.

Gastigantoj estas volontuloj, kiuj organizas interesajn, agrablajn 
eventojn, kie Esperanto-lernantoj de ĉiuj niveloj lernas kaj amuziĝas 
kune. La eventoj povas esti diversspecaj, ekzemple babiladaj rondoj, 
studgrupoj, ludaj aŭ muzikaj renkontiĝoj en via loka klubo aŭ kafejoj, 
aŭ promenadoj en urboj aŭ en naturo.

Ni jam komencis traduki la evento-retejon de Duolingo al Esperanto, por 
ke ĉiuj esperantistoj povu gastigi eventojn, diskonigi ilin per Duolingo 
kaj akcepti novajn lernantojn. En ĉi tiu unua, prova fazo ni precipe 
serĉas volontulojn, kiuj krom Esperanto regas la anglan aŭ la hispanan, 
la du nunajn kurslingvojn.

Se allogas vin la ideo organizi eventojn kaj gastigi novajn 
Esperanto-lernantojn per Duolingo, bonvolu kontakti Emilio Cid 
[email protected] <mailto:>.



---
Este email foi escaneado pelo Avast antivírus.
https://www.avast.com/antivirus