Finiĝis sukcese la ĉi-jara KER-ekzameno en Londono
"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 16 Jun 2018 19:26:44 +0100
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=ZVZOkNrbS4_uBnP1uTj5Hj3s23JSptXiw+v+r9dei5GQ@mail.gmail.com> |
Jam la trian jaron ripetiĝas la ekzameno laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro/KER en Londono en la kadro de la monda ekzamentago kun surlokaj skribotaskoj kaj voĉa ekzamenado de malproksime per skajpo. Ĉi-jare la kuraĝaj ekzamenatoj estis Marcus Richardson kaj Christos Bohoris el la Esperanto-Grupo de Southampton, Maurizio Giacometto el Reading, Andreo Marshall el Grimsby kaj Chris Lewis el la Londona Esperanto-Grupo. Surlokaj organizantoj kaj mastrumantoj de la ekzameno estis Renato Corsetti, Marteno Miniĥ kaj Lenio Marobin. Dankon al EAB, kiu finance subtenas la ekzamenantojn per repago de parto de la kotizo! Jam pli ol 20 britoj trapasis ĉi tiun oficialan ekzamenon de la universitato de Budapeŝto en la lastaj tri jaroj. Amike Renato -- *~~~**Renato Corsetti, [email protected] <[email protected]> *