INFORMITALE 231 Ĉu vi iam kongresis en monda hereda ĵo de la homaro? Itala Kongreso de Esperanto, San Marino, 1 8-25/08/2018
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Mon, 25 Jun 2018 14:58:55 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBEz+jU26SY7W-F3yj7MunrOh2NHNW+YYEUYscWY825mxQ@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 230 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Ĉu vi iam kongresis en monda heredaĵo de la homaro? Rapidu por ne maltrafi la dat-limon. La dat-limo por aliĝi al la Itala Kongreso de Esperanto laŭ la kotizoj validaj ĝis la 31-a de majo estas la 30-a de junio. Ne demandu vin kial, simple profitu la aferon. Iru al http://kongreso.esperanto.it/85/ kaj aliĝu. Vi ne nur havos ĉion, kion vi trovas en internaciaj kongresoj (rigardu la programon) sed vi ankaŭ kongresos en monda heredaĵo de la homaro, interne de ĝi. Fakte la ĉefa informanto de ĉi tiu epoko, vikipedio, diras pri nia kongresurbo: San-Marino (oficiale: Respubliko San-Marino, itale: Repubblica di San Marino, kromnomo en la itala: La Serenissima, laŭ PIV la serenega) estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj respublikoj en la mondo kaj la sola ŝtat-urbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la evoluo de la demokratiaj modeloj en Eŭropo kaj en la tuta mondo. Ekde 2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore estas agnoskataj kiel monda heredaĵo de Unesko. Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la jaro 301 fare de la sanktulo Sankta Marino. Do venu kunigi la mezan epokon de San-Marino kaj la estontan epokon de Esperanto. La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html