Informitale 232 - Kial diable mi devus iri al Triesto por partopreni la Italan Esperanto-kongreson?
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Wed, 2 Jan 2019 19:13:21 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBGNPG6kU6wx3rWshtA4q_3VhitG1rCEAdiG=2LsJEABdg@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 232 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Kial diable mi devus iri al Triesto por partopreni la Italan Esperanto-kongreson? Ni komencu de la komenco. En venonta augusto de la 24-a ghis la 31-a okazos la kutima internacia Itala Kongreso de Esperanto en Triesto, https://kongreso2019.esperanto.it/86/. Se vi konas la koncepton Meza Europo/Mitteleuropa, vi devus iri pro tio, char Triesto estis la plej okcidenta urbo de tiu regiono kaj la austra imperiestro estas ankorau rigardata same ame kiel oni rigardas al la propra avo. 50 jaroj da itala regado nur sukcesis komprenigi, ke estis io tre bona en la malnova mezeuropa ordo. Sed se vi shatas la novan koncepton pri Europa Unio, vi devos partopreni tiun kongreson ankau pro tio, char tie vi renkontos la estrojn de Europa Esperanto Unio, kiuj prelegos pri pluraj aspektoj de la nuna europunia situacio fronte al la nova mondo regata de grandaj potencaj landoj, che kiuj EU devas aserti sin. Tute aparte unu evento traktos la europan politikon pri instruado de fremdaj lingvoj en la shtatoj de EU. Chu estos pli bona okazo por starigi komunan strategion por Esperanto en EU? Evidente vi havos problemon elekti viziti la kongresan urbon mem au partopreni la ekksursojn, kiuj portos vin ankau al Slovenujo. Bonvolu rigardi chi tiun paghon por konstati la malfacilajhojn de la elekto: https://kongreso2019.esperanto.it/ekskursoj/. Tamen ne pensu tro multe! Regalu vin per la internacia Itala kongreso: https://kongreso2019.esperanto.it/aligxilo/ La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/