| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Pro la jarfinaj festoj la Estraro de UEA decidis prokrasti la limdaton
ĝis la 18-a de januaro por ke venontaj uzantoj prezentu ideojn pri la
dezirataj rimedoj de la forumo, kaj programistoj prezentu siajn
proponojn por ĝia kreado.
====================================================
Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
KION?
La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos
novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la
esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA,
kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj
niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos
eblecon koni novajn agadproponojn.
En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj,
organizitaj laŭteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn kaj proponojn, cele
al konkretaj agadoj en kunlaboro kun UEA. Ĝi konservos ĉiujn proponojn
kaj ideojn laŭ organizita kaj facile retrovebla maniero. La plano celas
respondi al malkontentoj pri la nunaj komunikejoj.
KAJ VI?
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj
enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por
zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj
periodoj).
Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu
viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.
KIA?
La forumo havu similan strukturon al http://forumo.esperanto.net kun
kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj kun la jenaj trajtoj:
Ĝi estu malfermita al ĉiuj por legado, sed ĝi postulu aliĝon por skribado.
Ĝi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al
specialaj partoj de la forumo.
Ĝi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj.
Ĝi donu poentojn aŭ stelojn al membroj laŭ pozitiva taksado de legantoj.
Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriĝu en la fadenoj
(www.kialo.com)
Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŝojn, sed nur forumanoj kun
iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiŝojn.
Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj
administri kategoriojn aŭ rubrikojn.
Estu facile formatigi tekston, kiel en Word.
Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluo, aŭ per alŝutado al la
forumo, sen la neceso de alŝutado al ekstera retejo.
Ĝi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj
komunikoj al la forumanoj per retmesaĝo.
Ĝi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoŝte novajn komentojn).
Estu robot-kontrolo (“captcha”), por kontroli, ke abonas nur homoj.
KIEL, KIAM?
La limdato por prezenti vian proponon estas la 10-a de januaro 2019. Por
kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la
strukturo de la retejo.
La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.
La gajninto de la konkurso kun UEA devos liveri la retejon plene
funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro kaj preta ene de 30 tagoj
post la anonco de la gajninto, kiam la verkinto ricevos la pagon por ĝia
kreado. Tridek tagojn post la livero de la retejo, la verkinto ricevos
la unuan monatan pagon, kondiĉe, ke li/ŝi plenumu la plibonigojn
petitajn de la Estraro dum la periodo.
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aŭ por sendi vian proponon
skribu al [email protected]
------------------------------------
Posted by: Emilio <[email protected]>
------------------------------------
------------------------------------
Yahoo Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
[email protected]
[email protected]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[email protected]
<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/