| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
------------------------------------------------------------------------
------------------------------------------------------------------------
ALVOKO POR LA 42-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO EN LAHTIO
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn
kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019,
okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de
Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:
* la interlingvistikan aliron al piĝinoj kaj kreoloj, fenomenoj ĉiam
interesaj al esperantologoj. (La temon proponis d-ro Bengt-Arne
Wickström).
* la indiĝenajn lingvojn: nuntempo kaj estonteco, okaze de la deklaro
de Unuiĝintaj Nacioj por 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.
La konferenco okazos en du partoj: dum la unua ni aŭskultos prelegojn de
fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj. En la dua parto la
partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej
diversaj kampoj de esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti
prezentitaj ĉu parole, ĉu per afiŝoj.
Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn
partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj,
kiel eble plej baldaŭ al [email protected]. La limdato por la proponoj
estas la 30-a de aprilo 2019.
Orlando E. Raola
Organizanto de EK 2019
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY
4.0. <https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj <https://uea.org/aktuale/komunikoj>
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj <https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu>
(necesas ensaluti)