| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas
/uea.facila/, kaj ĝi estas videbla ĉe: http://uea.facila.org. Ĝia celo
estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila
lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj
mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj
esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de
UEA por legi ĝin kaj komenti.
La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la
Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, informoj pri
filmetoj kaj aliaj materialoj troveblaj tra la reto, kalendaro de
estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive
legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub
la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi
mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.
La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de
/Kontakto/, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al
komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte
estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe:
https://uea.facila.org/vortlisto/
La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de
kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde
la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies
subvencio necesis por ricevi lahelpon de profesia programisto.