INFORMITALE 236 Elstara esperantisto el ĉi tiu gene racio prelegos en Triesto: Gabor Markus
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Mon, 4 Mar 2019 08:40:54 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBGM3Y7-D6M-SeS5Todgzv8p_2Th4yovmk91rSN5=LP0Aw@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 236 Elstara esperantisto el ĉi tiu generacio prelegos en Triesto: Gabor Markus Pluraj popoloj havas kredojn pri tio, ke en ĉiu generacio naskiĝas limigita nombro da elstaraj homoj. Pensu pri la 10 justuloj de la juda tradicio. Tio aplikiĝas anakŭ al esperantistoj. Kaj en ĉi tiu generacio unu el tiuj elstaraj esperantistoj estas certe d-ro Markus Gabor. D-ro Márkus Gábor naskiĝis en 1948 en Hungarujo. Li finis la studprogramon de la Budapeŝta Ekonomika Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko kaj poste instruis matematikon en la sama universitato. En 1982 li ricevis stipendion por studi en la universitato Nanzan en Nagoya. Post sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo. En 1993 li sukcese finis studprogramon en Bostono (Usono). Kiam Hungarujo kaj aliaj orient-eŭropaj landoj decidis aliĝi al la Eŭropa Unio, li gvidis la Hungaran parlamentan kontrol-revizian organizon. Post la emeritiĝo li laboras kiel prezidanto de la Eŭrazia Kultura Centro kaj instruas Esperanton en Azio, precipe en Tajlando kaj Koreio. D-ro Márkus verkis pli ol 150 fakajn studojn en diversaj lingvoj. Li prelegos en Triesto en la kadro de la Itala Esperanto-kongreso de la 24-a ĝis la 31-a de aŭgusto 2019-a pri malsamaj generalaj temoj, ekemple pri “La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvaj sekvoj”. Ĉu vi certas, ke vi volas maltrafi la okazon aŭskulti lin? Rigardu ĉe https://kongreso2019.esperanto.it/eo/.Aliĝu. La LKK bonvenigas vin. LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html