INFORMITALE 236 En nia kongreso vi ne nur kongresos sed ankaŭ ludos.

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 19 Mar 2019 07:53:13 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBHFdqy_D-2J6XLNCosOtSaDqaNSF+evjGuh+tN-TVaYSA@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 236

En nia kongreso vi ne nur kongresos sed ankaŭ ludos.
https://kongreso2019.esperanto.it/eo/

Eble vi kongresos kaj viaj infanoj ludos. Pri tio ni pensis por
faciligi vian kongresan semajnon.
Ni supozas, ke viaj infanoj estas pli lertaj ol vi pri uzado de
komputiloj kaj pro tio ni aranĝis por ili (de 6 ĝis 10 jaroj)
konstruadon de robotoj per la konataj plastaj brikoj de LEGO.  Oni
uzos ‘ LEGO-WeDo 2.0’-brikojn.Oni konstruos modelojn de robotoj,
lernos pri la uzo de sensiloj kaj eksperimentos per malsamaj modeloj
kaj mekanismoj. Se eblas kunportu komputilon.Laborlingvo: ESPERANTO
Loko: Sidejo de Triesta Esperanto-Asocio,  Via del Coroneo 15, 3a
etaĝo Maksimume:  10 infanoj
Daŭro: 6-8 horoj (pli-malpli: lunde, marde, ĵaŭde kaj vendrede h.16:00 – 17:30)
Kursgvidanto: Peter Grbec.
Anoncu vian intereson ĉe: [email protected]
Tamen, se viaj infanoj estas  pli aĝaj ol 10 jarojn, ili rajtos sekvi
pli sciencan kurson: Ni ludu kaj programu per LEGO-Mindstorms. Oni
konstruos interesajn kaj instruajn modelojn de robotoj, ekkonos
malsamajn sensilojn kaj mekanismojn, programos la robotojn kaj solvos
pritemajn malfacilaĵojn. Se eblas kunportu komputilon. La kurso okazos
samloke en malsama tempo rilate al la kurso por pli junaj infanoj.
Gvidos Peter Grbec.

Fine por pli aĝaj eks-infanoj ni ankaŭ havas ion. E@I prezentos
dumkongrese sian novan projekton – ludon "Vortoj" - kiun oni kreis ene
de E@I kaj unuan fojon prezentis sukcese dum JES pasint-jare. Ĝi estos
finpretigita ĉi-aprile, kaj temas pri kombino de la korpa moviĝo sur
danc/salt-tapiŝetoj kaj trejnado de la vortprovizo (ĝuste tajpitaj
Eo-vortoj). Temas pri tre amuza ludo, kiun povas ludi 2 homoj samtempe

Venu ludi kun ni! Aliĝu nun ĉe https://kongreso2019.esperanto.it/eo/!

La LKK
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/


------------------------------------
Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]>
------------------------------------


------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/