INFORMITALE 237 Unesko en Triesto. Sed kiam ĝi tran slokiĝis?
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 7 May 2019 08:08:09 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBHCPtJqWz5NWRpR61oAR8gHGouf-EKen3n73SVVtmidiA@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 237 Unesko en Triesto. Sed kiam ĝi translokiĝis? https://kongreso2019.esperanto.it/eo/ Ne, ĝi ne translokiĝis kaj ĝia sidejo restas en Parizo, sed dum la itala Esperanto-kongreso grandan atenton ricevos Unesko, ĝiaj agadoj kaj ĝiaj publikaĵoj. Tute aparte oni pritraktos la eldonon en Esperanto de la Unesko-Kuriero, celo prirevata de aktivuloj en la ‘70-aj jaroj kaj neniam realigita ĝis nun. Okazos malgranda ekspozicio de ĉiuj numeroj eldonitaj danke al la iniciato de ĉina superaktivulo. Trezoro estas lia kromnomo en Esperanto. Prelegos pri tio kaj pri la rilatoj inter Uea kaj Unesko la prezidantino de Itala Esperanto-Federacio, Michela Lipari kaj aliaj kunlaborantoj en la realigo de la Unesko-Kuriero. Jen plia kialo por veni al nia kongreso en Triesto. Se vi rigardos en https://kongreso2019.esperanto.it/programo/ vi sentos vin superŝutita. Efektive ni havas tro da kulturaj programeroj, kaj al ili aldonu la ekskursojn https://kongreso2019.esperanto.it/ekskursoj/ kaj vi havos materialon por tri kongresoj. La kvara kongreso estas por la neesperantista publiko de Triesto, kiu povos ĝui la artajn spektaklojn en Esperanto kaj unu teatraĵon pri la vivo de Zamenhof en la itala. Vi rajtas partopreni ankaŭ tiun. Aliĝu nun. Vi estas bonvena. Amike La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/