Reta balotado pri komitatanoj B

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 13 May 2019 11:56:41 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Kara individua membro de UEA en 2019: bv. atenti pri grava persona 
mesaĝo de la Asocio en via enirkesto* sendita la 10-an de majo 2019 sub 
la temo "*Reta balotado pri komitatanoj B*" de la servo Retaj Elektoj de 
UEA.

**Eventuale kontrolu vian spamujon*, por ne maltrafi la mesaĝon.

Unuafoje en la historio de la Asocio la membroj povos voĉdoni rete en la 
sekcio "Via spaco" en la retejo de UEA. Ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne 
havas retpoŝtadreson aŭ kies retpoŝtadreso ial ne funkcias, tamen 
ankoraŭ ricevos paperan balotilon poŝte, kaj tiuj devas ankaŭ resendi 
ĝin poŝte.

Partopreno en la balotado eblas por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la 
jaro 2019. La balotado por Komitatanoj B estas aparte grava por 
individuaj membroj, ĉar pere de ĝi la membroj elektas la reprezentantojn 
de la indvidua membraro en la Komitato de UEA, ĉi-foje dum la trijara 
periodo 2019-2022.

Temas pri demokratia elemento de nia Asocio. Voĉdono ne nur estas rajto, 
sed ankaŭ demokratia devo. Inter la 8 kandidatoj, kies sinprezentoj 
troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ 
ĉehttps://uea.org/asocio/elektoj/kkb2019 
<https://uea.org/asocio/elektoj/kkb2019?fbclid=IwAR3ro8kU_En3c0XCawdZCC5ktK8CACH9gf07MY4kG1oP1QpK36NCd3k3gDs>, 
eblas voĉdoni por 5 kandidatoj. La voĉdono estas plene anonima.

Reta voĉdono eblas ĝis la 28-a de junio. Paperaj balotiloj devas atingi 
la Centran Oficejon ĝis la sama dato. La nova maniero rete partopreni en 
la balotado portis konsiderindan ŝparon al UEA kaj samtempe inkluzivis 
membrojn el foraj landoj ekde de Roterdamo, kiuj ne ricevis ĝustatempe 
la balotilojn, kaj same tiuj membroj, kiuj ial ne povis perpoŝte konigi 
sian voĉon.

Ni antaŭdankas al ĉiu leganto pro kundivido de tiu informo en templinioj 
kaj en aliaj spacoj, por helpi al vasta sciigo de tiu reta partopreneblo.

Aperis kiel Gazetara Komuniko:uea.org/gk/802a1 
<http://uea.org/gk/802a1?fbclid=IwAR0WukXLAWh1vB_lS9OLhJtcWVBmvO0a3LVRVFqtFiWykHFlINRLNH8RE2M>.

Nenhuma descrição de foto disponível.
<https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/photos/a.198958123576/10156661342873577/?type=3&eid=ARCPFKYofB-nvC7xi2aLOq54oVe9o8qOLWEm7uy0wujUtkXpRGxK5tM3FhT-Q3klbududrY-hlCGACXG&__xts__%5B0%5D=68.ARBZe5jhT1S5eFxPuGspUHCzvF688P2Pb_4XgRlq7WrZlLIOm2O_jeeJp5EKADG-dyttjjg7A1Fmy4Zr9lDH62w02dMJhSqXgHknOOTucXCfWWiyhthS79UdMwKLZ0WxnVkGz14-TIkxqR3NVAv4Xpdtkj9oi-0bxqGvIJxdbalJi-WkD2jRWsLH2pUKklrj7cI0_CPtplyq12NW4i7vC5fE_rueY5NqHk9s5FeqV0njb1CFn1kRr9KU6XGVefgjnz0RbV5GgyiMa8RqL1dfdovZmsEwpaGadg8CNk93Tt7-a7ZeDbrTRmextf_n-AEEA1LSC18FmrupSF-k2MqQ&__tn__=EHH-R>