En kiu alia kongreso…? Triesto https://kongreso201 9.esperanto.it/eo/
"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 25 May 2019 09:38:01 +0200
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=aMod1KdH2FXyd9Jq7B6DaFFJACUGqPZ1CGtRJJvHqaNA@mail.gmail.com> |
INFORMITALE En kiu alia kongreso…? Triesto https://kongreso2019.esperanto.it/eo/ En kiu alia kongreso de Esperanto en la mondo vi trovos ĉi tiujn programerojn: * konstruado de robotoj per LEGO-brikoj kaj komputiloj por infanoj de 6 ĝis 10 jaroj aŭ iom pli malfacile por geknaboj de 10 jaroj supren. Oni konstruos modelojn de robotoj, lernos pri la uzo de sensiloj kaj eksperimentos per malsamaj modeloj kaj mekanismoj. Pli grandaj geknaboj ludos kaj programos per *LEGO-Mindstorms*.Oni konstruos interesajn kaj instruajn modelojn de robotoj, ekkonos malsamajn sentilojn kaj mekanismojn, programos la robotojn kaj solvos pritemajn *defiojn.* Se eblas kunportu komputilon. Laborlingvo estos Esperanto. *Kursgvidanto*: *Peter Grbec* Anoncu vian intereson ĉe:[email protected] * *QI GONG*(*h. 8 – 8.45 **Marde**, **ĵaŭde** kaj **vendrede**, Havena kajo Audace, vidalvide de Piazza Unità d’Italia*) saniga ekzercado, moviĝo liberaere ĉe la maro laŭ la tradicia ĉina medicino. Ĉina esperantistino *Nan* invitas vin praktiki Ĉigongon laŭ la metodo *Ŝibaŝon*: ĝi estas formo de Ĉigongo konsistanta el 18 facile lerneblaj ekzercoj de moviĝo kaj meditado, kiuj celas fortigi vian vivenergion kaj sanon. * KAJ NE FORGESU, KE DE LA 1-A DE JUNIO LA ALIĜKOTIZOJ ALTIĜOS. ALIĜU TUJ. Bonvenon! La LKK ------------------- Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi, 38 20143 Milano Servizio Stampa -- *~~~renato corsetti, * *[email protected] <[email protected]>22, S t. Pancras Court, High Road, * *London N2 9AE, Britujotel. +44(0)7399 273515* -- *~~~renato corsetti, * *[email protected] <[email protected]>22, S t. Pancras Court, High Road, * *London N2 9AE, Britujotel. +44(0)7399 273515*