| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
ESPERANTO.NET
Ni invitas vin ekkoni kaj uzi gravan rimedon por disvastigi Esperanton.
Esperanto.net <http://esperanto.net>estas retejo de UEA, kiu provizas
bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti
landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj disponeblas en 66
lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.
*Amikoj de Esperanto*
Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj de Esperanto, kiuj konsistas
el homoj, kiuj ĵus konatiĝis kun Esperanto kaj al kiuj ni sendas
mesaĝojn por sciigi ilin pri la lingvo, pri UEA, pri TEJO kaj pri la
koncerna landa asocio.
Ni sendas la enkondukan dulingvan mesaĝon en Esperanto kaj la angla
<https://mailchi.mp/a4a9c27e5d7d/amikoj-de-esperanto-1>, araba
<https://mailchi.mp/42d391505fea/esperanto>, farsia
<https://mailchi.mp/12dbe2e965a9/amikoj-de-esperanto-122441>, portugala
<https://mailchi.mp/320b0d9ca5bd/bulteno-1-amikoj-131401>, hispana
<https://mailchi.mp/2b810395fcb8/bulteno-1-amikoj>kaj franca
<https://mailchi.mp/fda0d326f8da/bulteno-1-amikoj-141861>. Tiuj lingvoj
reprezentas 87% el ĉiuj aliĝintoj. Se vi volas helpi nin sendi mesaĝojn
ankaŭ en via lingvo, bonvolu kontakti nin
<http://esperanto.net/eo/kontakto/>.
Ni sendos ankaŭ mesaĝojn en Esperanto al eks-membroj de UEA.
*Traduko kaj plibonigo de la tekstoj*
La nova versio de la retejo disponeblas en 16 lingvoj. Ni bezonas
volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Ni proponas ne
laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto. Ni
sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la
tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio. Se vi
volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin
<http://esperanto.net/eo/kontakto/>.
*Ĝisdatigo de la mondmapo*
En nia retejo estas bela mondmapo, kiu montras esperantajn asociojn aŭ
klubojn. Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizojkaj
kontroli la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo
en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe
ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon
serĉatan. Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion
per nia formularo: http://tinyurl.com/mondmapo.
*Unu lerneja leciono pri Esperanto!*
En la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, minimume per unu
leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj
lingvoj, aŭ de aliaj temoj (ekz. historio, sociaj kaj politikaj
sciencoj). Konatiĝu kun la baza ideo de Klaus Friese, kiu vizitis jam
pli ol cent lernejojn en Germanio: http://esperanto.net/eo/leciono/.
*Kunagu kun ni!*
Ĉi tiu retejo apartenas al vi. Uzu ĝin kaj helpu nin disvastigi ĝin al
ĉiuj. Indiku la retejon al viaj ne-esperantistaj amikoj. Plusendu tiun
mesaĝon en la diskuto-listoj kaj grupoj en via lingvo. Partoprenu!
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY
4.0. <https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj <https://uea.org/aktuale/komunikoj>
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj <https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu>
(necesas ensaluti)