Re: pri XX el eo_XX

"Rick Miller" <[email protected]>
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
On 4/5/06, Edmund GRIMLEY EVANS <[email protected]> wrote:
> [...]
> Nu, eble, sed la nuna situacio estas, ke pluraj organizaĵoj uzas
> eo_XX, do verŝajne plej bone estas resti ĉe tio kaj ne konfuzi la
> aferon per diversaj konkurencaj proponoj.
>
> Mi pensas, ke Debian kaj Mandrake inkluzivas lokaĵaron "eo_XX", kaj
> "eo_XX" estas iel menciita en xfree86, dum Red Hat, Slackware kaj SUSE
> ne havas Esperantan lokaĵaron.
>
> Se vi volas fari ion utilan, konvinku al Red Hat, Slackware aŭ SUSE
> inkluzivi la lokaĵaron "eo_XX".

Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn
"por privata uzo".  Tioj estas:  AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ.  Tio
signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne
plej konvenas.  La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato,
tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US".

Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la
"LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en".
 Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia
estis "en_US:en_GB:en").  Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"?

Riĉjo
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.