Re: pri XX el eo_XX

Edmund GRIMLEY EVANS <[email protected]>
Newsgroups gmane.linux.debian.user.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Rick Miller <[email protected]>:

> Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn
> "por privata uzo".  Tioj estas:  AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ.  Tio
> signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne
> plej konvenas.  La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato,
> tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US".

Tamen, usoneca lokaĵaro estus tre malkonvena por granda parto de la
esperantistaro, kiu preferas A4-paperon, ISO-ajn datojn, ktp.

Se oni petus al la homoj aldoni amason da diversaj
Esperanto-lokaĵaroj, ili verŝajne dirus, ke ne estas spaco por tio,
kaj elĵetus ĉiujn, inkluzive de la lokaĵaro eo_XX, kiun ni nun havas.

> Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la
> "LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en".
>  Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia
> estis "en_US:en_GB:en").  Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"?

Mi ne scias, sed ŝajne tio ne eblas. Provizore ni uzu eo_XX, kaj kiam
eo estos ebla, oni transiros al ĝi. XX estas bona maniero indiki
provizoran valoron, kiu iam malaperu.


-- 
To UNSUBSCRIBE, email to [email protected]
with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [email protected]
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.