Re: Vikio Amas ZEOjn

Fabio Bettani <[email protected]> Tue, 3 Sep 2013 11:24:05 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <CAE+be9__mAtzJs10RoSkPmFzZXCqGigPa43C1P0tKfa+rx5sew@mail.gmail.com>
>> Mi atentigas pri tio, ke oni kutime diras "ZEO-oj" (ne ZEO-j), kiel ĉe
>> ĉiuj mallongigoj.
>
> Tio malveras, kiel montras jenaj Guglo-serĉoj:

Nu, mi ne enketis pri uzateco, sed baziĝis je la priskribo de PMEG,
laŭ kiu, en tiaj mallongigoj,

"Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon
aŭ N-finaĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:
Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Aŭ: ...per du B [= “bo”].
Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Aŭ: ...tri A [= “a”].
Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Aŭ: ...en tri IJK [= “i jo ko”].
Li elparolas la R-ojn [= “róojn”] tre forte."

(http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vortetoj/liternomoj.html#i-sbh)

Sed verŝajne tio estas ekster la temo de nia diskutlisto. Bona
diskutpropono por la Akademio (se oni ne jam pritraktis tion) :-)

amike,

-- 
Fabio


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l