Re: Vikio Amas ZEOjn

Michal Matúšov <[email protected]> Tue, 3 Sep 2013 13:05:41 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <CAMrn4h1Dhc1EoTwC=Ax86ydwSkTwthUyWtVo_k3K=ajBWBPahg@mail.gmail.com>
Sal.

Pri Vikidatumoj kaj listoj:
La internacia teamo de Vikio amas monumentojn planas transigi listojn de
multaj Vikipedioj kaj Komunejo al Vikidatumoj. Tio estis diskutata ekz. dum
la Vikimedia konferenco en Milano ĉi-jare, ili vere interesiĝis kiel eblas
plenigi Vikidatumojn per robotoj. Tamen tiam (kaj daŭre nun) ne funkcias
listo-funkcio de Vikidatumoj do ni ĉiuj atendas ĝin kaj poste indos pli
diskuti. Ĉefa avantaĝo estus pli facila ĝisdatigado (eblos pli facile krei
roboton por tio, ktp) kaj precipe aŭtomata ĝisdatigado en ĉiuj Vikipedioj
(se ni uzos pliajn).

Mia propono pri multaj Vikipedioj estis celita kiel reklamo por Esperanto,
kaj tutmonda! Aldone ni povas varbi al viki-projektoj ne nur esperantistojn
sed ankaŭ neesperantistojn (bona ankaŭ por Vikimedio kiu poste pli eme
helpas).

Por tia agado povus la Fondaĵo Vikimedio kelkan monon doni, ĉar tio estas
kultura valoraĵo ne dependa de lingvo (ĉar bildoj). Vikimedio povos provizi
ankaŭ retejon ktp.

Amike



2013/9/3 Juan Sebastian Quintero Santacruz <[email protected]>

> Saluton Kubof
> Estas tre bonaj ideoj.
>
> Mi kontaktis al Osmo Buller la Ĝenerala Direktoro de UEA. Li donis al mi
> la retadreson de fakulo pri ZEOj. Tamen li informis min ke ekzistas neniu
> listo pri ZEOj kontrolata de UEA.
>
> ekzistas du libroj pri ZEOj en la librostoko de UEA: Monumente pri
> Esperanto kaj alia kies nomo mi ne memoras kaj kiu temas pri polaj ZEOj.
> Ankaŭ estas listo pri ZEOj en Vikipedio, tamen ne estas ĝisdata kaj ne
> aperas geodatumoj ekzaktaj pri ili. ni bezonus pli bonajn listojn.
>
> Pri la sponsoroj. Mi pensas ni povus paroli kun TEJO, Kontakto, Muzaiko,
> UEA kaj Vinilkosmo. ili povus doni ĉemizojn, membriĝojn al revuoj aŭ
> elŝuteblajn KDojn. E@I povus havigi al ni retejon (kiaj tiaj de la
> diverslandaj WLM, kelkaj el ili funkcias per Drupalo). Tiaj apogoj estas
> gravaj cxar kiel vi scias Vikimedio donas malfacile monon.
>
> Pri Vikidatumoj, mi ne certas ĉu estos bezonata. Laŭ mia scio ĝi ne estis
> uzata por fari la listojn de WLM aŭ WLPA. Ankaŭ havi listojn en alilingvaj
> Vikipedioj ne estas neprajxo, ĉar ni celas Esperantistojn, sed tamen
> interesa punkto.
>
> Ĉu estas aliaj Esperantistoj en ĉi-listo?
> Enviado desde mi iPad
>
> El 2013-sep-01, a las 06:22 atm, "Michal Matúšov" <[email protected]>
> escribió:
>
> > Sal.
> > Mi jam antaŭ kelka tempo notis kelketajn miajn ideojn, vidu
> >
> https://docs.google.com/document/d/1dr9HGQJY1_LTHcwM5JoJ32-FuLDqHZ1dZ-T2Kv-upO8/pub
> > Kaj jes, enmeti ĝin en "Vikio amas publikan arton" ŝajnas pli bona ideo,
> ol
> > al "monumentoj".
> > Amike
> >
> >
> > 2013/9/1 Juan Sebastian Quintero Santacruz <[email protected]>
> >
> >> Saluton!
> >> Kiel eble vi scias dum ĉi monato okazas Wiki Loves Monuments. Kion vi
> >> pensas pri okazigi «Vikio Amas ZEOjn»? Mi pensas ke eble ni povas
> okazigi
> >> ĝin per Wiki Loves Public Art.
> >>
> >> Amike
> >> Ĥŭanĉjo (Sahaquiel9102)
> >>
> >>
> >> _______________________________________________
> >> WikiEO-l dissendolisto
> >> [email protected]
> >> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> >
> >
> >
> > --
> > Michal Matúšov
> > SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
> > Slovenská esperantská federácia
> > Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
> >
> > _______________________________________________
> > WikiEO-l dissendolisto
> > [email protected]
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> [email protected]
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>



-- 
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l