Re: Ho ve kiom malalireblas la Vikipedio !

Brion Vibber <[email protected]> Thu, 18 Sep 2003 22:22:26 +0000 (UTC)
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <[email protected]>
On Thu, 18 Sep 2003, Christopher Culver wrote:
> Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi
> Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi
> pli ol du minutoj por pagxo de gxi.

Nu Kricxjo, kelkaj el ni tro alkutimigxis al lukse rapida retkonekto kaj 
ne plu konsentas, ke _du minutoj_ estas tolerebla sxargxodauxro por 
mallonga pagxo de teksto. :)

Tutserioze, la servilo ja estas trosxargxita. Depende de la tempoj, kiam 
vi uzas gxin, vi eble spertas pli aux malpli de la plej acxaj periodoj. 
Post kelkaj tagoj oni plifortigos la servilojn per pli potencaj 
kalkuliloj, kaj tria servilo estas planita por glatigi la sxargxojn.

Aparte, la servilo tute paneis dum 2 horojn cxi-matene 
[posttagmeze-fruvespere en euxropo] kaj tute ne estis alkonektebla.

-- brion vibber (brion @ pobox.com)


_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l