Re: Ho ve kiom malalireblas la Vikipedio !

Arno Lagrange <[email protected]> Fri, 19 Sep 2003 15:33:25 +0200
Newsgroups gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
Message-ID <[email protected]>
Jes fakte, kiam ligo kun servilo funkcias en bonaj kondicxoj, respondoj 
estas tujaj (malpli ol du sekundoj). Tion vi povas sperti kun 
Guglosercxo aux per la UEA-vikio kiu tute normale respondas. Pri la 
vikipedio kontrauxe, tre ofte mi devas peti kaj repeti ade la saman 
pagxon antaux ol mi povas atingi gxin : plej ofte tro longe dauxras la 
atendado kaj mia konekto (kiun ne mi regas) montras erarpagxon : "pagxo 
ne alirebla, trolonge dauxris la atendo". Mi senpacience atendas ke la 
servilo farigxu pli forta, ke la tria servilo eklaboru : alikaze 
vikipedio restos bela projekto sed ne vere uzebla por la celo kiun gxi 
havas : ebligi al homoj aliri sciojn. (Krome fakte la servilo paneis 
hieraux !!).
Dankon al Brion pro liaj klarigoj : mi estas esperoplena (ja 
esperantisto :-).
Arno.


Christopher Culver skribis:
> Mi ne vere komprenas, pri kio parolas Arno, cxar mi
> Vikipediumas la tutan tagon kaj neniam devas atendi
> pli ol du minutoj por pagxo de gxi. Eble estas via
> propra kontekto, aux cxu aliaj homoj spertas la saman
> aferon?
> 
> Kricxjo
> 
> --- Arno Lagrange <[email protected]> wrote:
> 
>>Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas
>>kaj farigxas ecx dum 
>>horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas
>>malfacile bone kunlabori 
>>cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj.
>>Kaj tion mi spertas 
>>precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck
>>pri UEA-vikio 
>>atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide
>>funkciantan vikion. 
>>  Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi
>>farigxos praktike 
>>neuzebla kaj ne prireklamenda.
>>Arno.
>>
>>
>>
>>_______________________________________________
>>WikiEO-l dissendolisto
>>[email protected]
>>http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> 
> 
> 
> __________________________________
> Do you Yahoo!?
> Yahoo! SiteBuilder - Free, easy-to-use web site design software
> http://sitebuilder.yahoo.com
> 
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> [email protected]
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> 



_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
[email protected]
http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l