| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Karaj,
Jam tempo estas, ke oni montru la veron al Afriko.
Mi ja vetas, ke Esperanto tute ne povas NUN esti ilo por paco kaj disvolvigo en Afriko en la vera signifo de la vortoj PACO kaj DISVOLVIGO.
La vortoj PACO kaj DISVOLVIGO tute ne ekzistas en aliaj lingvoj ol en Esperanto. Se nur tiujn vortojn PACO kaj DISVOLVIGO Esperanto alportos al Afriko, mi tute konsentos. Sed se temos pri la konduto PACO kaj la ago DISVOLIGO, mi tute certas, ke tion Esperanto tute ne povas alporti al Afriko almenau nun, kiam gvidantoj de Esperanto-asocioj uzas Esperanton por dependigi afrikajn esperantistojn al si, surtretante ech malutilante aliajn. Ni vidu :
1- Kion alportas ghis nun Esperanto al afrikaj esperantistoj, tio estas pli batalo ol cetero. Vizitu esperantistojn en Afriko kaj vi vidos tion. En Benino la esperantistoj tute ne povas sin kompreni. Same okazas ankau en Togolando, kie esperantistoj torpedas la agadon de la aliaj. Jes, ankau en aliaj landoj kiel Burundio, Tanzanio, ktp. Pruvoj abundas.
2- Kian spuron de disvolvo alportas nun Esperantistoj afrikaj al Afriko ? Kion oni povas rimarki, tio estas ke multaj el ili tute ne havas laboron kaj uzas Esperanton kiel vivtenilon. Tial por gajni sian panon, ili torpedas la agadon de aliaj afrikaj esperantistoj, kiuj memstare agadas por Afriko. Chu lukti kontrau aliaj esperantistoj afrikaj por komplezi al siaj masjtroj kaj ricevi groshon estas la disvolvigo ? Eble oni parolas pri la disvolvigo de siaj poshoj, sed ne de Afriko.
FINE, NI VIDU :
"Afrika Agado ankau konata ekde la 2000-a jaro sub la nomo Afrika Komisiono"
Tio tute ne estas vera. Afrika Agado tute ne estas Afrika Komisiono de UEA. Afrikan Agadon elpensis Hans BAKKER, dum Afrika Komisiono estas kreajho de mi. Ambau afero tute ne estas samaj.
Afrika Agado estas klopodaro de Hans BAKKER kaj nun de chiuj afrikaj esperantistoj memstaraj, ke Esperanto libere disvastigu en Afriko, dum la afrika komisiono de UEA estas nur laboretgrupeto de la estraro de UEA por zorgi pri la planoj de la estraro de UEA en Afriko. Afrika komisiono ech ne estas parto de Afriko Agado sed nur zorgas pri agado de la estraro de UEA en Afriko.
FINFINE, ni informas, ke la laboroj de ACE/UETA estas nun pli videbla kiel konkretaj klopodoj sur la kampo de Afrika Agado. Jam okazis la sesa AKE en Togolando per rimedoj de afrikaj esperantistoj mem. Nun okazas aliaj aranghoj, kaj la retlisto kun la nomo FIAD-ESPERANTO alimaniere informas afrikajn esperantistojn pri kiel memsufichi per diversaj rimedoj memstarigaj.
Sukceson al chiuj !
gk